4
nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke ĝi estu konsekrita al Li, por incensadi antaŭ Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna leĝo por Izrael.
7
Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, arĝento, kupro, fero, el ŝtofo purpura, ruĝa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravuraĵojn, kune kun la artistoj, kiuj estas ĉe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis.
12
Kaj Ĥiram diris plue: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la ĉielon kaj la teron, kaj kiu donis al la reĝo David filon saĝan, kleran, kaj ĉiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj reĝan domon por si.
14
li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, arĝento, kupro, fero, ŝtono, kaj ligno, el ŝtofo purpura, blua, bisina, kaj ruĝa, fari ĉiajn gravuraĵojn, kaj trovi bonajn ideojn pri ĉio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.